Kio͵n dir͵i? Ne plor͵ant͵a
Pov͵is est͵i parol͵ad͵o
Kun fraŭl͵in͵o ripoz͵ant͵a
Post somer͵a promen͵ad͵o!
* * *
Mi͵a pens͵o kaj turment͵o,
Kaj dolor͵o͵j kaj esper͵o͵j!
Kiom de mi en silent͵o
Al vi ir͵is jam ofer͵o͵j!
Kio͵n hav͵is mi plej kar͵a͵n —
La jun͵ec͵o͵n — mi plor͵ant͵a
Met͵is mem sur la altar͵o͵n
De la dev͵o ordon͵ant͵a!
* * *
Fajr͵o͵n sent͵as mi intern͵e,
Viv͵i ankaŭ mi dezir͵as, —
Io pel͵as mi͵n etern͵e,
Se mi al gaj͵ul͵o͵j ir͵as…
Se ne plaĉ͵as al la sort͵o
Mi͵a pen͵o kaj labor͵o —
Ven͵u tuj al mi la mort͵o,
En esper͵o — sen dolor͵o!